Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 285 (2011-10-14)
[tejo] La krakova universitata E-medio jam kontribuis al Eŭropa Tago de Lingvoj. Nova E-kurso.

La krakova universitata E-medio partoprenis ĉi-semajne la Eŭropan Tagon de Lingvoj en la fama Kopernik-Liceo, en la urbo Katowice (la ĉefa urbo de Supra Silezio). La liceo specialiĝas pri instruado de lingvoj – ĝi havas filologian karakteron kaj preskaŭ universitatan prestiĝon. Lernantoj de la liceo havas sufiĉe profundan intereson pri lingvoj.

La originon, diversajn aspektojn de E-o, ties praktikajn aplikojn ktp. prezentis la studento Filip Tarnawski. La gejunuloj ankaŭ aŭskultis specimenojn de la lingvo - fragmenton de la nacia epopeo "Sinjoro Tadeo" de A. Mickiewicz, en E-o (en nova radiofonia interpreto de Maria Majerczak) kaj kanton de la reprezentanta altan nivelon franca muzikgrupo Kore.

En la dua parto de la renkontiĝo okazis E-leciono, dum kiu estis atingitaj de la junulo konkretaj rezultoj.

Sekve de la sukcesa prezentado komenciĝas en la liceo E-kurso, prizorgata de la universitata E-medio en Krakovo.

Maria Majerczak, gvidantino de la studenta E-agado en Krakovo

P.S. Dezirante vidi fotojn, kiuj estos aldonitaj post pluraj tagoj, oni povos uzi http://www.kopernik.katowice.pl/wydarzenia kaj elekti: 2011/12 - Europejski Dzien Jezykow 2011.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026